Saltu al enhavo

Alexander von Humboldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander von Humboldt
Persona informo
Alexander von Humboldt
Naskiĝo 14-an de septembro 1769 (1769-09-14)
en Berlino, Reĝlando Prusio,  Sankta Romia Imperio
Morto 6-an de majo 1859 (1859-05-06) (89-jaraĝa)
en Berlino,  Reĝlando Prusio
Tombo Kastelo Tegelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Etno germanoj vd
Lingvoj franca germana hispana vd
Loĝloko rue Jacob New Chambers vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Alma Mater Viadrina
universitato de Göttingen
Technische Universität Bergakademie Freiberg
Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alexander von Humboldt
Memorigilo Alexander von Humboldt
Familio
Patro Alexander Georg von Humboldt Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie-Elisabeth von Humboldt Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Wilhelm von Humboldt Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Parencoj Alexander Joseph von Steuben (en) Traduki (baptofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geologo mondovojaĝisto ornitologo botanika kolektisto etnologo ekonomikisto astronomo kartografo erudiciulo verkisto klimatologo zoologo geografo botanikisto esploristo natursciencisto oceanografo verkisto de vojaĝa literaturo vulkanologo meteologo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo geobotaniko ekonomia geografio geografio meteologio plantoscienco zoologio fiziko vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Odro vd
Doktoreca konsilisto Georg Christoph Lichtenberg vd
Verkado
Verkoj Aspects of nature 
Cosmos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Freiherr von HUMBOLDT ([aleksanda frajher fon humbolt], naskiĝis la 14-an de septembro 1769 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1859 en la sama urbo, ekzakte en la adreso Oranienburger Str. 67 en la kvartalo Mitte, kie li vivis la lastajn 17 vivjarojn ekde 1742) estis germana sciencisto, naturalisto, geografo kaj esploristo.

Kune kun sia frato Wilhelm von Humboldt [vilhelm fon humbolt] li studis unue en Frankfurt an der Oder kaj poste en Göttingen. Ekde la jaro 1790 la fratoj iris apartajn vojojn. Alexander daŭrigis siajn studojn en la Handelsakademie (= Komerca Akademio) en Hamburgo kaj en Bergakademie (= Minakademio) en Freiberg.

En 1792 Alexander von Humboldt fariĝis asesoro en minista departemento, sed lia forta intereso pri natursciencoj igis lin forlasi tiun ĉi postenon. La jarojn inter 1799 kaj 1804 li kune kun Aimé Bonpland pasigis kiel esploristo en Latinameriko. Li tie interalie modernigis geografiajn mapojn kaj esploris lokajn plantojn. La rezultoj de tiu vojaĝo poste estis fiksitaj en 34-voluma verkaro.

La lasta portreto de Alexander von Humboldt, pentrita de Julius Schrader dum 1859. En la fono videblas la ekvadora monto Ĉimborazo

En 1805 li doktoriĝis en la Universitato de Frankfurt/Oder[1] kaj fariĝis membro de la prusa Akademio de Sciencoj. En 1829 Humboldt vojaĝis al Rusio kaj aparte Siberio. Li esploris la Kaspian Maron, la kemian staton de la akvo kaj lokajn fiŝojn. En 1844 aperis lia verko Central Asien (Centra Azio).

Humboldt daŭre prelegis kaj verkis. Lia plej fama verko estis la 5-voluma fizika priskribo de la mondo "Kosmos", eldonita inter 1845 kaj 1862. Cetere li ne nur okupiĝis pri natursciencoj, sed ankaŭ aktive partoprenis la politikan vivon en siaj loĝlokoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.